Muro de Demokratio

Muro de Demokratio
Parto de Pekina Printempo, Reformo kaj Malfermo kaj la Demokratia Movado de Ĉinio
Tempo Novembro 1978 – Decembro 1979
Loko
Celoj
  • Rezisto al burokratismo
  • Politika liberaligo
  • Kreskantaj civilaj rajtoj kaj politika partopreno
  • Fino al la korupto de la registaro
  • Socia kaj ekonomia reformo
  • Petoj pri rehabilito de viktimoj de la Kultura Revolucio
  • Defio al la aŭtoritata regado de Deng Xiaoping

De novembro 1978 ĝis decembro 1979, miloj da homoj gluis "afiŝojn de grandaj ideografiaĵoj" sur longa brika muro de la strato Xidan, la distrikto Xicheng de Pekino por protesti kontraŭ politikaj kaj sociaj problemoj de Ĉinio. La muro fariĝis konata kiel la Demokratia Muro (ĉine: 西单民主墙; pinjine: Xīdān mínzhǔ qiáng).

Sub la silenta konsento de la ĉina registaro, aliaj specoj de protestaj agadoj, ekzemple neoficialaj ĵurnaloj, peticioj kaj manifestacioj, baldaŭ disvastiĝis en grandaj urboj de Ĉinio. Ĉi tiu movado povas esti vidata kiel la komenco de la Ĉina Demokratia Movado. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la "Movado de Demokratia Muro". Ĉi tiu mallonga periodo de politika liberaligo estis konata kiel la "Pekina Printempo".[1] En la 6-a de decembro 1979, la pekina registaro ordonis la fermon de la afiŝa muro de Xidan.[1]

  1. 1,0 1,1 The Chinese democracy movement of 1978-1981 (angle). Alirita 2023-08-09.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne